'sxmanismo'에 해당되는 글 1건

  1. 2006/06/01 Korea S'amanismo (한국의 무속)

Korea S'amanismo (한국의 무속)

Esperanto 관련 2006/06/01 23:31
<KOREA S'AMANISMO>

Oni povas diri, ke la Korea antikva religio estis s'amanismo. Vaste sur la Azia kontinento regis la religia formo, kiu kredis, ke iu speciala homo povas interrilati kun bona kaj malbona spiritoj per speciala spirita forto.
En tia religia formo la centran kaj plej gravan pozicion prenas ekzorcistino, kaj oni kredis, ke s'i devenis de la sango de potenca dio kaj la dio malsuprenvenas per s'i povas forpeli malbonajn spiritojn kaj diojn per sia forto. Sortodiveno, song'ointerpreto, vizag'olegado kaj astrologio estas g'uste tio.
Inter la famaj Koreaj antikvaj noveloj preskau' c'iuj enhavas tiajn ekzorcaj'ojn. Kaj niaj prapatroj havis la kutimon ric'e funebri kaj entombigi multajn valoraj'ojn kune kun la kadavro. Tio ankau' bazas sur la s'amanismo.



Kiam ni enkondukis budaismon kaj konfucea-nismon, ni akceptis kaj kreskigis ilin sur la grundo de s'amanismo. Budaismo envenis en Koreujon en la jaro 372, kaj en la komenca periodo g'i tenis sian purecon. Sed poste precipe en la fina tempoparto de la regno Koryo'(918-1392) g'i malpurig'is kune kun la koruptig'o de la bonzoj. La budaismo enfalis en superstic'on kaj g'i starigis multajn sociajn malbonojn kunligite kun la s'amanismo kaj diversaj malbonaj pseu'doreligioj. Oni ne miskomprenu, ke la budaismo farig'is s'amanismeca pro sia esenca karaktero. Oni devas vidi, ke tia misformig'o estis kau'zita de la cirkonstanco en kiu trovig'is la budaismo.
Se temas pri konfuceanismo, la Libro de S'ang'oj estis kaj estas la kapo de orienta filozofio kaj g'i estas la libro de sinkulturado, sed en nia lando, sentig'as, ke g'i farig'is la libro de sortodivenado.

En antikvatmpo diserva afero estis la plej sankta, kaj tial c'e la diservado la plej altetaksata afero estis pureco. Oni elektis sanktan lokon kaj faris, ke malsanktaj'o ne envenu en la lokon. Oni elektis sanktan serviston kaj faris, ke li ne povu proksimig'i. Kaj en la pura loko en alta monto oni starigis dian gilag'on, en kiu starig'is dia altaro, kaj oni rigardis kiel dian korpon ian rokan montokapon au' ian rekte starantan gigantan rokon. Tiu vilag'o nomig'is dia urbo, kaj tiu loko nomig'is Sottae, kaj la rango, kiu respondecis pri tiu afero, nomig'is Tanggul. La dia urbo signifas la teritorion de spirito, kaj poste g'i farig'is monta kastelo. Sottae signifas altan lokon, kaj g'i estas altaro.

La vorto 's'amanismo' estis uzita, kiam oni studis la religian mondkoncepton de siberia primitiva gento. S-ro Bansarow diras, ke la vorto 's'aman' devenis de la manc'ura lingvo 'saman'(kies signifo estas s'amano), kaj g'ia radiko 'sam-'ofte trovig'as en la manc'ura kaj mongola lingvoj. Ekzemple en la manc'ura lingvo 'samarambi' signifas ekscitig'i, kaj la mongola vorto 'sam-oromoj' havas la saman signifon. En la mongola 'samagu' signifas ekscitig'inton, kaj 'samdambi' signifas danci. Tial s'amano signifas la homon, kiu ekscitig'is kaj senc'ese dancadas.

Ekzistas diversaj supozoj pri la naskig'o de s'amanismo. Lau' la legendo de la gento Burijat la unua s'amano estis milvo, kiun sendis la bona dio por protekti la homojn kontrau' la malbonaj dioj. Sed la homoj ne povis kompreni g'ian parolon kaj ne kredis g'in. Tial la milvo petis la dion au' sciigi al li la lingvon de la homo au' komisii la rolon de s'amano al iu Burijat-ano. La dio akceptis g'ian peton, kaj faris, ke la milvo havu edzinon el Burijat-anoj. Kaj la milvo naskis la unuan s'amanon el la gento Burijat. La s'amanismo de la gento Yakut ne estis kredo nek estis religio, sed nur evento, kiun oni faris en la kazo de malsano de la homo au' de la dombestoj. En la evento iu persono ludas la rolon de sorc'isto, Profeto kaj kuracisto. Ni devas pensi, ke tio ne estis iu religia sistemo, sed nur primitiva s'tupo de la evoluo de religio.

Inter la deiversaj mongolaj gentoj ekzistis de longe la kutimo omag'i al la spirito de la mortinto. La familianoj de la mortinto konservas ties portreton en la domo, kaj oferas mang'aj'ojn antau’ g'i. La kutimo fari la portreton de mortinto ankorau' restas en la gento Samojed. En la stepa gento de la centra Azio aperis la kutimo omag'i la prapatron jam antau‘ nia epoko.

Preskau' c'iau s'amanismanoj de Siberio ankorau' kredas, ke la animo de la homo estas senmorta kaj ec' post la morto g'i vivas en 'tiu' mondo same kiel en 'tiu c'i' mondo. Sed Samojed-anoj ne kredas tiel. Ili kredas, ke animo restas en la tombo iom plu, tial ili preparas kaldronon en la tombo kaj enmetas diversajn necesaj'ojn, kiel lanco kaj hakilo, por la mortinto. Sed se putrig'as la kadavro, la vivo en la alia mondo finig'as, kaj nur la animo de s'amano, Tadibej eterne vivas. La kutimo omagi al la prapatro kaj diversaj moroj c'e la funebro, tro-vig'antaj en c'iuj gentoj de Siberio, devenis de la kredo, ke ekzistas la alia mondo, kaj la animo eterne vivas en tiu mondo. C'ar oni kredis, ke la animo estas senmorta, oni donis al la mortinto c'iujn necesaj'ojn. Kaj la kutimo lau'te krii c'e la funebro devenas de la kredo, ke tia krio povas revoki la animon en la korpon.

La s'amanisma kredo, ke la animo eterne vivas estas dividebla en du s'tupojn. La unua s'tupo supreniras g'is tre antikva tempo. Tiam la s'amanismanoj kredis, ke la animo eterne vivas kaj g'i ne forlasas la korpon. Kaj en la dua s'tupo ili kredis, ke la animo por momento restas en la alia mondo por iam reveni al la mondo. Kaj tia kredo evoluis al religia kredo.

La s'amanismanoj de Siberio pensis, ke la animo estas sermorta kaj g'i povas vivi memstare for de la korpo. Ili pensis ankau', ke la animo ne estas ia tute mensa afero, sed materia afero, tial g'i devas mang'i mang'aj'on, timas fajron kaj ne povas vivi sen aero. Ili kredis, ke la animo ne iras al la alia mondo tuj post la morto, sed restas iom da tempo, donante maltrankvilon kaj hororon al la amikoj kaj parencoj. En la mitoj de Siberio aperas multaj bonaj kaj malbonaj spiritoj, kaj la bonaj laboras sub blanka s'amano kaj la malbonaj laboras sub nigra s'amano. La spiritoj donas al la homoj bonon kaj malbonon, kaj ili havas misteran potencon. Ordinaraj homoj ne povas vidi ilin, sed nur la s'amanoj povas vidi ilin. S'amanoj scias, kie ili estas, kaj kiam ili faras Kut (speciala rito farata de s'aman(in)o), ili povas voki la spiritojn au' eltrovi ilin.

S'amanismanoj pensis, ke la kosmo estas plena je spiritoj. Spiritoj estas c'e iu ajn afero, ekzemple c'e nubo, c'ielo, suno, luno, stelo, monto, roko, arbaro, tero, subtero, besto, vegetaj'o, ktp.. Ili kredis, ke c'iuj naturaj fenomenoj kaj homaj fenomenoj ekzemple sukceso, malsukceso, malsano kaj morto, c'iuj estas la faroj de la spiritoj. C'ar c'ie aperas la influoj de la spiritoj, la homoj devas trank-viligi ilin kiel ajn. Per la preg'ovortoj de Burijat-anoj ni povas scii, kiel forta estis la influo de la spiritoj sur la homa sorto:
"Vi, kiu c'esigas la e'hon de la monto kaj baras la s'tormon de la maro; Vi, la reg'o, kiu log'as en alta monto; Vi, la bona spirito, kiu log'as en arbaro; Vi bonvole estu nia protektanto, kiam ni renkontas malfacilon, kaj helpu nin en la jaro de malbona rikolto. En la monato, kiam multo mankas c'e ni, bonvole donu al ni multe. En la nokto bonvole ne malhelpu nin sed donu al ni lumon, kaj en varma tago donu al ni la malvarmetecon. Forpelu c'iujn malbonojn de c'irkau' ni, kaj proksimigu al ni nur la bonojn. La spirito, kiu mem farig'is krenito. Vi savu nin el dang'ero, kaj ne faru niajn vizag'ojn plenaj je s'vito nek faru niajn korojn forte salti. Vi, la protektanto de niaj kapoj, kaj Vi, kiu donas al ni mang'aj'ojn, enigu sunradiojn en la pordon de nia domo kaj montru al ni la sunon tra la kamentubo."

S'amanismanoj pensis, ke c'iuj aferoj en la kosmo estas sub la rego de la du spiritoj, unu bona kaj la alia malbona. Kaj la influo de la malbona spirito estas pli granda ol tiu de la bona, kaj oni povas renkonti g'in ie ajn kaj iam ajn. Tial oni devas prepari rimedojn por kontrau'bati la influon kaj por fari, ke g'i ne proksimig'u al la homoj.

S'ajnas, ke en primitiva kulturo c'e la religiaj ritoj de c'iuj gentoj la viro kaj la virino havis la samajn rajtojn. En s'amanismo la virino havas pli fortan kapablon en la kontakto kun la spiritoj, kaj ordinare virinoj ludas la plej gravan rolon c'e s'amanismaj ritoj. S'amanino estas pli ordinara ol s'amano.

Kvalifikoj por farig'i s'amanino montrig'as en la periodo, en kiu oni transiras de la knabeco al la junuleco, tiam la korpo subite kreskas kaj la nervoj tre akrig'as. La signoj de la kvalifiko estas oftaj svenoj kaj la kapablo antau'diri la estontecon. La estonta s'amanino devas travivi tre malfacilajn korpajn kaj mensajn dolorojn. S'i farig'as tre malsana, kaj ofte senkonsciig'as kaj preskau‘ frenezig'as. Tia turmento senc'ese dau'ras g'is s'i komencas preni tamburon kaj fari la Kut. Se s'i rifuzas preni la tamburon kaj fari la Kut, s'i au' farig'as idioto, au' frenezig'as g'is morto, au' mortigas sin.

La celo de Kut estas rekta kontakto kun la spiritoj. S'amano unue petas helpon de ili, kaj poste forte regas ilin lau' sia volo.
G'is nun ni vidis la originon de s'amanismo kaj la fakton, ke en Siberio la kredo al s'amanismo estas tre forta. De nun ni vidos pri korea s'amanismo.

En la korea lingvo oni diras "malsano envenis", kiam oni malsanig'is, kaj diras "malsano eliris" au' "malsano falis" au' "malsano bonig'is", kiam oni resanig'is. Tie ni povas vidi, ke koreoj pensas, ke malsano mem estas ia aganto kaj la homo estas objekto. Alivorte koreoj pensas, ke malsano estas la faro de malbonaj spiritoj. Se g'i envenas en la korpon, la homo malsanig'as, kaj se g'i eliras el la korpo, la homo resanig'as. Kaj ekzistas rimedo forpeli la malbonajn spiritojn per specialaj bildoj au' skriboj, kaj g'iaj specoj superas kelk cent.

Ankorau' hodiau‘ la sortodivenistoj donas al la vizitantoj tiajn bildojn au' skribojn, kiuj nomig'as Pujo'k (Pug'ok). Se oni c'iam portas g'in, oni povas eviti dang'erojn kaj malsanojn. Foje koreoj metas c'e la c'ambro-angulo au' sub la porod au' sur la pordo la Pujo'k, kiu havas la figuron de malnovaj herooj au' terurvizag'aj spiritoj. Ili pensas, ke g'i forpelas malbonajn spiritojn. Precipe kiam c'irkau'kuras epidemio, oni algluas g'in sur la frunton au' nazon de la malsanulo. En Koreujo trovig'as multaj s'tonaj Budastatuoj, kies nazoj estas fortranc'itaj. Nazo simbolas la viran seksorganon. Oni fortranc'is la nazon, c'ar ekzistas onidiro, ke oni povas gravedig'i, se oni mang'as la nazon de la Budastatuo. Virinoj, kiuj dezirs havi infanojn, fortranc'as g'in, kaj muelas g'in, kaj poste kun akvo trinkas la pulvoron.

Koreaj patrinoj povas esti patrinoj, nur se ili naskas filojn. Se ili ne naskas filojn, iasence ili ne estas patrinoj au' ec' ne virinoj. La ekzistokialo de koreaj virinoj estas naski filojn. Ekzistas kutimo doni virecan nomon al la filino kaj vesti filinon per viraj vestoj por atendi filon en venonta fojo. Trovig‘as ne malmultaj familioj, kiuj havas ses au' sep filinojn kaj nur unu filon. Sed nuntempe en Koreujo, tia tendenco multe malfortig'is.

En la jaro 1896 en Seulo estis pluvego, kaj pro la pluvego granda roko falis kaj s'topis la vojon c'e la monteto Muhak. Tiu vojo estis tre grava vojo, c'ar c'inaj kortegaj senditoj venis tra tiu vojo. Oni volis forigi la rokon, sed tiam peris la argumento, ke tio estis kau'zita de la monta dio, tial oni devas ne tus'i g'in. Pro tio okazis granda kverelo. Kaj kiam oni konstruis la nunan Seulan stacidomon kaj faris straton c'irkau' la Suda Pordego, starig'is kontrau'oj, ke tio estas malbona lau' la vidpunkto de Pungsu-teorio (teorio, kiu rilatigas la aspekton de la tero al la sorto de la homoj). Oni povas sufic‘e imagi, kiel granda estis la influo de s'amanisma kredo, se oni scias, ke ekzistis kuracisto, kiu povis preskribi nur per la jaro, monato, dato kaj horo de la naskig'o de la malsanulo, ec' se li ne esploris lin.
En la fina tempoparto de la regno Koryo' (918-1392) precipe de la reg'o Injong g'is la reg'o Kongyang Wang, dum c'irkau' 270 jaroj (1123-1392), la tuta lando estis sorc'ita de la s'amanisomo. Tial la socio farig'is tre malsana, kaj politike g'i enfalis en pereon.

Sur la vojoj en kamparo oni povas trovi ofte la akumulon de s'tonoj, tiel nomataj So'nangdang. Ne nur sur montetoj, sed ankau' c'e la enirejo de vilag'o ni povas trovi g'in. G'i estas primitiva preg'ejo, altaro, kaj la loko, kie vivas la spiritoj. La vorto So'nangdang evidente estas la misprononco de So'nghwangdan. So'nghwang estas en c'ina folkloro la dio de sankta loko. G'i estis la dio, kiu gardis la pordon de la kastelo. Oni povas supozi, ke Korea So'nangdang estis la loko de monta dio, kaj g'i gardis la vilag'on, estante c'e la enirejo de la vilag'o.

En Koreujo de longe en kamparo oni faras grupan batalon per s'tonoj ofte de la oktobro g'is la fino de marto de la posta jaro (lau' luna kalendaro). Ni povas supozi, ke en antikva tempo la batalantoj ne uzis armilojn sed uzis nur s'tonojn. En la tempo de la regno Koguryo' (37 a.K.-668 p.K.) okazis naciskala ekzerco de pers'tona batalo kun la c'eesto de la reg'o en la komenco de la jaro. Tio dau'ris g'is la komenco de la regno Choso'n (1392-1910).

En malnova tempo se ia genta evento farig'as grupa evento, nature naskig'as la koloro de religio. Tiam oni adoris montan dion plej multe, kaj ankau' la prapatron. Tiuj dioj protektis iliajn vivojn, produktojn kaj ankau' la landon. Eble ili provis g'ojigi la diojn, ekzercig'ante per la pers'tona batalo antau‘ ili, kaj deziris venkon c'e la batalo. Origine tiu c'i evento ne rilatis al terkulturo, sed survoje aperis la ideo de sortodiveno. Kaj oni komencis diveni la rezulton de la terkulturado per tiu pers'tona batalo.
El la supre esploritaj afteroj ni povas scii, kiel granda estis la influo de s'amanismo en nia vivo.
top

Trackback Address :: http://esperamondo.com/es/trackback/12

Write a comment